Masoristoj

Masoristoj[1] (ankaŭ Masoretoj; hebree: בעלי המסורה = ba'alei hamasorah) estis erudiciuloj kaj kopiistoj hebreaj kiuj seniterrompe de la -2 ĝis la 9-a jarcentoj, aparte en la du lastaj, kuniĝis en la urboj Tiberiado kaj Jerusalemo kaj kiel en Babilono por studi kaj sistemigi la Tanaĥon kaj la tutan Biblion. Ili procedis celante trovi la originan tekstojn kaj elimini ĉion netian: aldonoj, glosoj, malperfektaĵoj enŝovitaj de kopiistoj kaj akumulitaj laŭlonge de la jarcentoj, kaj tiel ili revizis plurfoje kaj diverse la tutan hebrean Biblion rekuperante, foje, tekstojn ankaŭ el versioj nehebreaj. Tiu tradicia tekstofiksado k kritika aparato de la Biblio nomiĝas Masoro. Tiun taskon, praktike, antaŭe plenumis la “Soferim” de la Templo.

  1. Masoro (esperante). PIV2020. Alirita 2023-06-25.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search